La 15-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1670) de la ĉeĥa (laŭ hungara deveno) teologo, filozofo, edukisto, lingvisto, verkisto kaj pacifisto Johano Amoso Komenio (en latino: Iohannes Amos Comenius; en la ĉeĥa: Jan Amos Komenský; en la hungara: János Comenius-Szeges; en la itala: Giovanni Amos Comenio; en la germana: Johann Amos Komenius) (1592-1670),
eo.wikipedia.org/wiki/Johano_Amoso_Komenio
konsiderata la fondinto de moderna pedagogio.
Forkurinte el Bohemio (ĉar husana protestanta pastoro)
sekve de la batalo sur Blanka Monto (Bílá Hora, Prago) de 1620
li estis en Pollando, Anglio, Svedio, Hungario, Germanio, Nederlando (kie li mortis, en Amsterdamo).
Hodiaŭ mi limiĝos atentigi pri lia penso fronte al la demando pri universala lingvo, kia ĝi elstaras precipe el lia verko en latino “Via Lucis vestigata et vestiganda” (La vojo de la lumo serĉita kaj serĉenda), verkita en 1640-1641, sed cirkulinta nur en manuskripto ĝis 1668: elmontro de la rimedoj por igi ĉiujn homojn “unu idaro, unu popolo, unu domo”.
Mi transskribas kelkajn citaĵojn (en latino, en mia traduko al la itala, kaj en la traduko al Esperanto aperinta en “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 368).
Mi listigas (ĉe la fino) kelkajn el la multnombraj eseoj kaj artikoloj pri la temo.
Mi aldonas ĉeĥoslovakan poŝtan stampon (mekanikan afrankostampon) de 1992, kun portreto de Komenio kaj klarigoj en Esperanto, okaze de filatela ekspozicio en Stražnice pro la 400-jara datreveno de lia naskiĝo (la koverto estas adresita al la programo en Esperanto de Radio Roma, kiu funkciis de 1935 ĝis 1942 kaj de 1950 ĝis 2007, kiam estis forigitaj ĉiuj elsendoj al Eksterlando).
VIA LUCIS
Facilius enim est omnes addiscere quid, quam unum aliquem omnia.
È più facile per tutti imparare una cosa sola, che per uno solo imparare tutto.
Ĉar pli facile estas por ĉiuj ellerni unu aferon, ol por unu persono ĉiujn aferojn.(Jan Amos Komenský, Via Lucis, XIX, 4)
Omnino igitur Viris doctis cogitandum erit de modo, quo aut sibi notitiam quarumque Linguarum facile comparent: aut unam aliquam Linguam constituant, qua et ipsi inter se communiter utantur, et Gentes omnes (barbarissimas licet) eandem perdocere facile queant.
Ad ogni modo gli uomini dotti dovranno pensare al modo in cui si procurino la conoscenza di qualunque lingua, oppure istituiscano una lingua di cui si servano in comune tra di loro, e che possano facilmente insegnare a tutte le genti, anche quelle del tutto non civilizzate.
Laŭ diversaj vojoj devos la scienculoj pripensadi la manierojn, per kiuj aŭ ili mem akiradus la scion de iuj ajn lingvoj aŭ ian lingvon kreus, per kiu ili mem reciproke interkompreniĝus kaj ĉiujn naciojn, eĉ la tute ne civilizitajn, pri ĝi facile povus instruadi.
(Jan Amos Komenský, Via Lucis, XIX, 5)
Prorsus tamen praeferenda est via, ut Lingua aliqua toti Orbi communis constituatur.
Tuttavia è assolutamente da preferire la via, che si istituisca una lingua comune a tutto il mondo.
Nepre tamen estas preferinde aprobi tiun vojon, kiu celas krei iun por la tuta mondo komunan lingvon.
(Jan Amos Komenský, Via Lucis, XIX, 6)
Consentimus, ut linguam unam communem mundo necessariam existimemus: atque si alia desit, Latinam potius, quam ullam reliquarum, eum in usum destinandam. Sed quia cogitationes nostrae nunc altius eunt, facere non possumus quin potius novam prorsus, suaveamus Linguam.
Siamo d’accordo che riteniamo necessaria una lingua comune a tutto il mondo: e se non ce n’è un’altra, che sia da destinare a questo uso piuttosto il latino che qualunque altra lingua. Ma poiché adesso i nostri ragionamenti vanno più in alto, non possiamo fare a meno di consigliare una lingua del tutto nuova.
Ni opinias, ke unu sola, komuna lingvo estas por la mondo bezona, kaj, se estos neniu alia, ke estus konvene elekti por tiu celo prefere la latinan lingvon, ol iun ajn alian. Sed ĉar niaj ideoj jam nun sin portas pli alten, ni ne povas trovi alian helpon krom konsili prefere al kreo de absolute nova lingvo.
(Jan Amos Komenský, Via Lucis, XIX, 9)
Nec forsan erit, qui scrupulum moveat, utrum fingere novam Linguam liceat? Si cui tamen cogitatio illa oboriatur; respondebo, Licere. Si autem particularia Nomina Rebus imponere Adamo, Philosophis, Opificibus, aliis quibuscunque, licitum hucusque fuit: quidni et Verba, et Particulas, et reliqua ad integrum Sermonem spectantia? Atque si casu enatae tot Linguae, confusione mera: cur non consilio et ratione, refusioneque eleganti, et artificiosa, vel una?
E forse non ci sarà nessuno che possa avere lo scrupolo se sia possibile creare una lingua nuova. Se tuttavia quel pensiero nascesse in qualcuno, risponderò che è possibile. Se infatti fu possibile ad Adamo, ai sapienti, agli artefici, e a chiunque altro, imporre nomi alle cose, perché non anche le parole, e le particelle, e tutto il resto che attiene a un discorso completo? E se le lingue sono nate per caso, per una mera confusione: perché non con consiglio e ragione, e con elegante ricostituzione, e artificiale, ma una?
Kaj estos verŝajne neniu, kiu povus dubi, ĉu estas eble krei novan lingvon. Se tamen en iu naskiĝus tia penso, mi respondas, ke estas eble. Ĉar, se nun estis eble por Adam, por la saĝuloj, por la metiistoj kaj por la homoj iuj ajn donadi specialajn nomojn al objektoj, kial ne estus eble kreadi ankaŭ la vortojn kaj la partikulojn kaj la ceterajn bezonaĵojn al la tuta afero apartenantajn? Kaj se iĝis hazarde tiom da lingvoj per la sola intermiksiĝo, kial ne povus iĝi ankaŭ unu per interkonsento kaj prudento kaj per refoja restarigo pura kaj arta?
(Jan Amos Komenský, Via Lucis, XIX, 18)
°°°°°°°°°°°°°°°
– “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 368;
– “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 502;
– “Hispana Esperantisto”, 1917-4, p. 2-4;
– Jan Novak, “Jan Amos Komenský”, trad. Rondeto de Esperantistoj en Praha, 1921;
– “Esperanto de UEA” 1921-12, p. 206;
– “L’Esperanto” 1921-1, p. 11;
– “Esperanto de UEA” 1934-2, p. 25;
– “Esperanto de UEA” 1958-6, p. 96;
– “Esperanto de UEA” 1970-5, p. 72-75;
– Jan Amos Komenský, Panglottia, trad. Giordano Formizzi, Libr. Editrice Universitaria, Verona, 1991;
– Jan Amos Komenský, La via della luce, trad. Giordano Formizzi, Libr. Editrice Universitaria, Verona, 1992;
– “L’Esperanto” 1994-4, p. 16-17;
– “L’Esperanto” 2006-5, p. 9
– Giordano Formizzi: “Le radici culturali dell’Esperanto: la pedagogia di Comenio”, Verona, Gabrielli, 2006
Jen transskribita teksto de la 1921-a biografio el via bibliografio. https://www.gutenberg.org/ebooks/21951